Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC) (chemoelectric) wrote in lj_esperanto,
Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC)
chemoelectric
lj_esperanto

Ĉu estas mistraduko rilate ensalutadon?

Kiam mi afiŝis komenton kaj samtempe ensalutis, LJ diris al mi la jenan:


Komento afiŝita
Sukceso

Your comment has been added. You can view it here.

Vi nun estas ensalutita.


Ĉu tio estas ĝusta? Mi opinias ke oni estus ensalutinta, ne ‘ensalutita’.
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 7 comments
Jes, devus esti "ensalutinta".
Jes, ĉar oni salutas operaciumojn aŭ ajnajn sistemojn.


Eduardo Navas
-
Bedaŭrinde VivĴurnalo enhavas grandan kvanton da mistradukoj k anglismoj pro influo de la angla, Fi!
Nu, ĉar ĝi estas mia propra lingvo, kaj mi ŝatas ĝin, mi ne volas diri ‘fi’ pri ĝia influo. :)
saluton al ĉiuj... mi ne scias kiel alparoli ĉi tiun komunumon ne membriĝinte al ĝi, tial mi skribas ĉi tie.

Kiam oni prikomentas afiŝon, aperas "komentilo" (mi ne certas pri la plej ĝusta vorto). Tiu komentilo demandas pri la bildo uzota, la mesaĝo mem kaj la temo de la komento. Nun la komentilo uzas la vorton "Subjekto" (rekta mistraduko de la angla vorto "subject"), sed devas esti "Temo".

Ĉu iu ĉi tie povus ŝanĝi tion?

Amike k esperanteme
Eduardo NAVAS
-
Mi skribos pri ĉi tio per nova temo, por ke la tradukistoj vidu vian korekton. :)