DĴ Kunar (kunar) wrote in lj_esperanto,
DĴ Kunar
kunar
lj_esperanto

  • Mood:
  • Music:

Mi devas forlasi vin

Estimataj membroj de tiu ĉi komunumo,

bedaŭrinde mi devas ĉesi mian membrecon ĉi tie. Antaŭ dek monatoj mi iĝis oficiala membro de la tradukteamo, sed krom ioma unua aktiveco mi neniam sukecis plene engaĝiĝi por la esperantigo de LiveJournal.

Aliaj aktivaĵoj ene de Esperantujo foruzis mian tempon kaj atenton same kiel aferoj ekster Esperantujo, kiuj daŭre ekzistas kaj ekzistu. Mi ĉiam opiniis, ke estas pli bone, se posteno estas videble vaka, ol se iu persono oficiale okupas ĝin, sed nenion faras. Tial estas nur konsekvence se mi forlasas tiun ĉi komunumon.

Siatempe mi komencis traduki vortoliston, kiun jegrasso menciis antaŭ dek monatoj. Tiam ne venis reago, do ĉio haltiĝis tuj je la unua fazo. Se iun el vi interesas la rezulto, mi pretas sendi la dosieron al tiu persono.

Tradukado estas grava tasko, sed ankaŭ ĉifoje validas la eterna regulo pri aktivuloj: Ĉiam ekzistas pli da farindaĵoj ol kompetentaj homoj. Mi tamen esperas, ke tiu ĉi komunumo denove aktivos post mi!
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments